|
||
En français | Sekvo ( Suite ) | |
|
||
La afero
komencis en 1964, kiam itala
ingxeniero, nomata Giorgio ROSA, ricevis permeson testi
novan tehxnikon, per la konstruo de granda platformo -
400 kvadrataj metroj, grandece - en la Adriatiko, sep
mejlojn for de la itala marbordo. Tiun nenaturan insulon subtenis naux fortikaj kolonoj, starantaj surmarplanke. |
||
La 24-an de junio, 1968, la sendependeco de la insulo nenatura kiel memstara sxtato deklarigxis. La evoluado de la platformo, kaj gxiaj uzoj sciencaj kaj ripozaj, estas iomete konfuzaj kaj malklaraj, sed sxajnas ke tie estis restoracio, noktoklubo, memoraja vendejo kaj posxtejo, kaj (eble) radiostacio kontraux itala legxo. Sxajnas, ankaux, ke iu eta grupo akiris la posedon de la insulo de S-ro ROSA. |
||
Rimarku la stampon |
La suvereneco de la insulo formaligxis per la stampado de novaj naciaj moneroj kaj posxtmarkoj, kaj la montrigxo de nova flago. (La flago estis orangxkolora, kun centra sxildo blanka, enhavanta tri rozojn verdflorfoliajn kaj verdflortrunkajn.) La oficiala regnonomo , "Insulo de la Rozoj", estis en Esperanto por montri la internaciajn ideojn de la insulo. La insulo nomigxis parte por S-ro ROSA. |
|
Al la itala registaro, tamen, ne placxis la farado de tiu nova kontraux itallegxa regno. Oficialaj reprezentantoj registaraj alvenis kaj ekregis la insulon. Post mallonga tempo, kaj kontraux la voloj de la posedantoj, la platformo estis oficiale detruita. |
||
Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_de_la_Rozoj" Multaj ligiloj ebligas obteni pliajn klarigojn. |
||
XXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXX | ||
M O R E S N E T 1816-1919 | ||
|
||
EKAPERO | ||
Dum Kongreso de Vieno de 1815, la europa landodivido estis ja redesegnita por tauxgi la novan politikan potenco-distribuon. |
||
Unu el tiuj limoj sxangxindaj estis inter la nova Unuigxintaj Regxlandoj de Nederlando kaj Prusio. Ambaux konsentis plejparte cxar la landlimo sekvis malnovajn liniojn, sed cxirkaux Moresnet estis problemo. |
Inter la vilagxoj Moresnet kaj Neu-Moresnet, aperis la valora zinkominejo Altenberg (germane) / Vieille Montagne (france). Ambaux landoj emis inkluzivigi gxin en siajn respektivajn teritorion |
|
|
||
La nova teritorio havis pli-malpli triangula formo, 344 hektaroj. La bazo estis la cxefa vojo de Ahxeno al Liegxo. La minejo estis tuj norden el la vojo. Apude du rektaj linioj iris norden interproksimigxadante gxis sekcio sur Vaalserberg. |
![]() |
|
Kiam Belgio akiris sendependon el Nederlando en 1830, la lando en la nederlanda flanko sxangxis al belgia rego, kaj tiel Belgio transprenis kunadministron, kvankam Nederlando neniam cxedis formale la regon pri Moresnet. Komence, la teritorio estis regita de du respektivaj regxaj komisiistoj, sed poste oni koncedis al Moresnet pli da memrego, establigante urbestron kaj dekhoman konsilion. La urbestro sxtatestro) estis nomumita de la du komisiistoj.Vivado en Neuxtrala Moresnet estis regata de la zinkominejo, la cxefa dungo, loganta multajn laboristojn el la najbaraj landoj aldone al la "indigxenoj", kvankam la tuta logxantaro de Moresnet neniam estis pli ol 3000. Esti "neuxtrala" teritorio havis plurajn bonajn efikojn. Inter ili estis malgrandaj impostoj, la neekzisto de tarifoj pri importo el la najbaraj landoj kaj malaltaj prezo kompare al eksterlandaj. Pluraj servoj kiel posxto estis dividitaj inter Belgio kaj Prusio (komparu Andoron). La "indigxenoj" rajtis elekti kies militservon kaj jurisdikcion. Ankaux, moresnetanoj estis taksitaj senregnanoj kaj ne rajtis sian propran armeon.. | ||
La mineja blazono. |
||
MALAPERO | ||
Kiam la minejo
elcxerpigxis en 1885, aperis duboj pri adonta supervivo
de Neuxtrala Moresnet. Pluraj ideoj estis proponitaj por
pli auxtonomigi gxin: inter ili, kazino, kaj posxtoservo
kun propraj posxtmarkoj, ideo malakceptita de la loka registaro. La plej
rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm MOLLY,
intencante igi Moresnet la unua Esperanta regno, nomite
"Amikejo" aux Amikayo |
2 moneroj de du frankoj en 1848. Same kiel la poshtmarkoj tiuj ne estis oficialaj eldonoj. |
|
En 1908, Willy Huppermans komponis la himnon por la proklamo de la libera esperantista regno, gxi estis esperanta marsxo. |
||
Tamen, nek Belgio nek
Prusio rezignis gxiajn pretendojn. Cxirkaux 1900, Prusio
pli forte pledis kaj estis akuzita je saboto kaj barado
al la administro. En 1914 dum unua mondmilito, Germanio
(heredanto de Prusio) invadis Belgion kaj aneksis
Moresnet-on en 1915. Postmilita Traktato de Versajlo de 1919 finis la "provizoran neuxtralecon" centjaran, decidante ke Neuxtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio maldauxre reaneksis la lokon dum Dua Mondmilito, sed gxi reapartenis al Belgio en 1944. Nuntempe, gxi estas parto de municipo Kelmis /La Calamine en belgiaj Orientaj Kantonoj. |
||
Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet" Multaj ligiloj ebligas obteni pliajn klarigojn. La bildoj el http://home.hccnet.nl/c.damen/esperanto/index_es.htm |
||
Sekvo | ||
XXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXXX |
.